Libroj en Esperanto
Trevor verkis anglalingvajn librojn pri grandega vario de temoj kaj fikcio kaj nefikcio. Ĉi tiuj titoloj videblas sube kaj ĉiuj estas aĉeteblaj ĉe Amazon kaj aliaj interretaj komercistoj.
Paulus fondinto rakontas pri la vivo de Saul, poste Paulus, nun konata kiel sankta Paŭlo. Paulus, iama malamiko de kristanoj, poste la plej fervora misiisto de tiu nova religio, atingis multon kaj suferis multon. Fine li timis, ke lia vivo estis fiasko, sed li ne antaŭvidis, ke li estos inter la plej influhavaj personoj en la tuta homa historio.
La fotoalbumo fermiĝas estas la tria volumo en aŭstralia familia kroniko, kiu samtempe spegulas eventojn en la lando kaj la cetera mondo. La rakontanto, sciante ke li ne longe vivos, penas prezenti koncizan resumon de la vivoj de la familianoj jam konataj al legantoj de La fotoalbumo 1 kaj La fotoalbumo 2.
La sangoruĝa flago rakontas pri epizodo de la historio de Aŭstralio, kiun oni volonte forgesis. Soldatoj revenintaj el la hororo de la Unua Mondmilito, iam “militherooj” sed nun amaraj senlaboruloj malfacile kutimiĝantaj al civila vivo, estis uzataj de konservativaj politikaj fortoj por subpremi apogon de la ĵusa bolŝevista revolucio en Ruslando. La rezulto estis rasisme inspirita serio da tumultoj. La romano prezentas ankaŭ la sorton de naivaj junaj simpatiantoj de bolŝevismo, kiuj poste estos viktimoj de Stalin.
En 1990-1991 Sovetio estis malsana politika organismo. Ĉiuj estis malkontentaj, ĉiuj deziris ŝanĝon, sed neniu povis klare antaŭvidi, kia ŝanĝo estos. Travis, aŭstraliano, iras al tiu landego serĉante amon, sed suferas grandan seniluziiĝon. Virve, estonino, enamiĝas al ĉarma litovo, sed ankaŭ ŝi spertas amaran perdon. Ĉe Esperanto-kongreso Travis kaj Virve amikiĝas. Ĉu ili povos trovi feliĉon kune malgraŭ ĉiaj obstakloj? Dume la politika vulkano pli kaj pli proksimiĝas al erupcio. Ĉu ĝi glutos la vivojn de individuaj homoj? Tiu ĉi romano prezentas mikrokosmon de la giganta rolo, por kiu Esperanto estis kreita. Esperanto ne estas akcesoraĵo en tiu ĉi rakonto, sed absolute centra.
Kolekto de mallongaj noveloj pri Aŭstralio eldonitaj de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno en 1999
“Australia felix” estas latinaj vortoj kiuj signifas “feliĉa Aŭstralio”. Thomas Mitchell uzis tiujn vortojn en 1836 por priskribi partojn de okcidenta Viktorio.
Ĉi tiu nova libro de rakontoj kolektas spertojn de Trevor Steele pri lia vivo en Aŭstralio. Tri jam aperis en ESK: “La raketo de Freddy revenas”, “La sunleviĝa ceremonio”, “Koro kaj kapo” – ĉiuj en 1993.
Trevor Steele estas verŝajne la plej aktiva kaj talenta verkisto en Esperanto nuntempe, kaj rangas inter la plej talentaj aŭtoroj en la historio de nia lingvo.
La modesta aspekto de ĉi tiu libro ne trompu vin. En ĝi estas aro da eseoj – kaj rakontoj – trafaj, tre aktualaj, esprimantaj senmaskan komentarion pri nuntempaj eventoj pensigaj, ne ĉiam nepre prikonsentendaj, sed honestaj kaj konvinke prezentitaj.
Ĉu mi tro entuziasmas? Pri tio vi mem juĝu. Sed por fari tion, vi devos unue legi la libron!
Kio estas civilizacio? Jen kerna demando en la plej nova romano de Trevor Steele, en kiu la aŭstralia verkisto revenas teme al sia naskiĝlando. Ne al nuntempa Aŭstralio, sed al la lasta parto de la 19-a jarcento, kiam setlintoj altrudis la ‘civilizacion’ de la brita imperio al la indiĝenaj aborigenaj popoloj.
Steele estas bona rakontisto. Flugi kun kakatuoj – ideala apudlita aŭ envaliza, feria legaĵo – elstare montras liajn talentojn. La mallongaj ĉapitroj, cetere, kun ties interne eĉ pli mallongaj sekcioj, signifas, ke la libro rekomendindas ne nur al fluaj, spertaj legantoj sed ankaŭ al tiuj, kiuj volas ekesplori la Esperanto-romanon.
La Foto-Albumo kronikas la vivon de tri generacioj de aŭstralia familio de la komenco de la dua mondmilito ĝis la nuna dato.
La “fotoj” estas prezentitaj per vortoj, kaj la leganto estas invitita uzi sian imagon por vidi la eventojn. Ĉiu foto markas evoluon en la rakonto. La ago moviĝas de vivo en arbaro, al vilaĝo, tiam al grandaj urboj, poste al aliaj landoj. Kvankam la roluloj estas aŭstraliaj, ili estas iel universalaj.
Volumo 1 prezentas la infanaĝon kaj fruan plenkreskulon de la sep infanoj de la dua generacio. Ĉiuj tre diferencas de la aliaj laŭ talento, en instigo kaj vivaj elektoj. Religiaj ligoj kaj malakceptoj estas gravegaj kaj grandparte regas la vivon de homoj. Naciaj kaj mondaj eventoj interplektiĝas kun la evoluoj en la familio.
La Foto-Albumo kronikas la vivon de tri generacioj de aŭstralia familio de la komenco de la dua mondmilito ĝis la nuna dato.
La “fotoj” estas prezentitaj per vortoj, kaj la leganto estas invitita uzi sian imagon por vidi la eventojn. Ĉiu foto markas evoluon en la rakonto. La ago moviĝas de vivo en arbaro, al vilaĝo, tiam al grandaj urboj, poste al aliaj landoj. Kvankam la roluloj estas aŭstraliaj, ili estas iel universalaj.
Ĉi tiu volumo konkludas la rakontojn en volumo 1. Infanoj de la sama familio disvolviĝas laŭ tre malsamaj manieroj, multe influataj de religiaj kaj politikaj eventoj, same kiel personaj ligoj. Malgraŭ ĉiuj konfliktoj ligo de familia simpatio evitas totalan fremdiĝon.
Ĉi tiu libro, bazita sur multe de esplorado, celas esplori la efektivan vivon de Jesuo antaŭ ol li fariĝis objekto de diiĝo kaj adorado. Prezentiĝas lia humila naskiĝo, lia laŭgrada disvolvigo de resanigaj potencoj, liaj jaroj kiel esena monaĥo, lia mallonga kampanjo kiel karisma resaniganto-predikisto ĝis lia terura morto, kaj kio okazis post la morto.
Jesuo estas sendube, eĉ hodiaŭ, unu el la plej gravaj el ĉiuj historiaj figuroj. Sed estas tiom da malkonsekvencoj en la kanona literaturo, ke multaj esploristoj inklinas dubi, ĉu ni iam ajn povos fari klaran bildon pri la vivo kaj morto de Jesuo. Aparta problemo estas, ke la evangelioj plejparte sekvas la ideojn de Sankta Paŭlo, kiu tute ignoris la personan surteran historion de la tre juda Mesio.
Ekde la apero en 1987 de “Sed nur fragmento” ĝis la publikigo en 2012 de “Paradizo ŝtelita” Trevor Steele estas unu el la plej produktemaj aŭtoroj en Esperanto. Pluraj el liaj verkoj fontas el liaj aŭstraliaj radikoj: “Sed nur fragmento”, la novelaroj “Memori kaj forgesi” kaj “Australia felix”, kaj la romanserio kun la titolo “La fotoalbumo”, kaj liaj lastaj historiaj romanoj “Flugi kun kakatuoj” kaj “Paradizo ŝtelita”. Sed aliaj verkoj rezultis el kontakto kun aliaj landoj, ekzemple Germanio, la fono de “Neniu ajn papilio” kaj “Kvazaŭ ĉio dependus de mi”; kaj Sovetunio kaj aliaj regionoj el la vojaĝrakontaro “Falantaj muroj”, kaj precipe Hindio en “Diverskolore”. Alia romano, “Kaj staros tre alte”, rakontas la vivon de Jesuo. Kvin el tiuj romanoj aperis ankaŭ en la angla, kaj “Flugi kun kakatuoj” estis tradukita en la francan kaj la germanan.
Tiu ĉi aŭtobiografio prezentas serion da bildoj el la vivo de la aŭtoro kaj donas la fonon de lia verkado.
Ĵurnalistoj, se ili estas honestaj kaj kapablaj, estas inter la plej fortaj gardantoj de demokratio. Pro tio ili estas inter la plej endanĝerigataj homoj sur nia planedo: koruptaj registaroj ne povas toleri oponantojn.
En la tumulta epoko de Germanio inter la du mondmilitoj sentima ĵurnalisto devis oponi ĉiujn ŝovinistojn, sed tute aparte la leviĝantan movadon de Hitler.
En tiu tempo de morala degeneriĝo Kurt Lenz kuraĝis levi sian elokventan voĉon kontraŭ barbareco kaj rifuzis fuĝi, ĉar li kredis, ke ĉiu el ni devas agi kvazaŭ ĉio dependus de mi.
Tiu ĉi romano baziĝas grandparte sur la vivo de Carl von Ossietzky, unu el la fruaj viktimoj de la plej fia reĝimo en la homa historio. La aŭtoro omaĝas Ossietzky kaj lian same brilan kunbatalanton Kurt Tucholsky.
Memori kaj forgesi estas kolekto da noveloj, kiuj havas komunan fonon: aŭstraliaj vilaĝoj meze de la 20-a jarcento. Kelkaj rakontoj estas amuzaj memoraĵoj de knabaĝaj aventuroj, aliaj estas pri seriozaj bildoj de rasaj rilatoj en periodo, kiam indiĝenoj oficiale ne ekzistis kiel homoj.
En la jaro 1993 juna aŭstraliano venas en Germanion por studi nuntempan germanan literaturon. Li ekscias pri juna (kaj ekstere eĉ simila al li) brita docento Mark Bryant, kiu pasigis la vintron de la jaroj 1968 kaj 1969 kiel estro de la Hejmo de Sankta Mikaelo por Forgesitaj Alianculoj en Norda Germanio. La Hejmon fondis Damo Carolyne Beauchamp, heroeca kaj samtempe ekstravaganca kaj eĉ komika figuro.
La rakontanto esploras la vivon de Mark Bryant, konatiĝas kun liaj taglibroj kaj leteroj, parolas kun homoj, kiuj lin konis. El tio naskiĝas romano, kiu impresas per sia kvazaŭdokumenteco. Stranga koincido de cirkonstancoj kondukas al tragedio de la protagonisto.
Paradizo ŝtelita rekreas la tragedian sorton de la tasmaniaj indiĝenoj. Post kelkaj jardekoj de la eŭropana invado la tuta raso malaperis: kelkaj virinoj vivis kiel forkaptitaj “edzinoj” de eŭropaj fokĉasistoj. La viro, kiu katalizis tiun tragedion, estis la sola “blankulo”, kiu fakte lernis lokan lingvon kaj vivis kun indiĝenoj kaj gajnis ilian fidon — kaj perfidis ilin.
La konata Esperanto-aŭtoro Trevor Steele rekreas, unuflanke, la socion de la urbo Brisbano (Kvinslando, Aŭstralio) en la 19a-jarcento kaj, aliflanke, la apenaŭ tuŝitan kulturon de la insulo Novgvineo (“Verda Insulo” en la romano) – tra la okuloj de la rusa antropologo Barono Maklin. La romano estas bunta kaj eventoplena. Steele scias verki tiel interese, ke en la komenco oni preskaŭ forgesas ke temas pri romano; oni plulegas plene interesite kvazaŭ temus pri vojaĝpriskribo de vera antropologo. Dum malmultaj jaroj, Maklin progresas de naiveco ĝis politika engaĝiĝo, de seksa neŭtreco ĝis amo, de sciencismo ĝis mistikismo, de frida objektiveco ĝis humaneco… Recenzistoj taksis ĝin unu el la plej bonaj originalaj romanoj aperintaj en Esperanto.
“Freŝaj kaj fremdaj ventoj blovas el ĉiu paĝo de tiu ĉi impona volumo, kiu digne reprezentas la kulturportantan valoron de Esperanto.” (Poul Thorsen)